Kaihua-ario kaj "flora" opereto de Zuoquan

(GMT+08:00) 2016-02-01 17:14:14     Redaktoro:Li Lu

Zuoquan-gubernio troviĝas meze de la provinco Shanxi, ĉirkaǔata de la montaro Taihang. La aparta geografia situo destinas apartan manieron soleni la festajn tagojn. Survoje al Zuoquan-urbeto, ni kaptis neĝon, la ŝoforo ĝoje diras, ke estas bona aǔguro. Laǔdire, la neĝo ĉe tago de lanterna festo aǔguras bonan rikolton.

Aǔskultante la popolkantojn survoje, rigardante tra la fenestro al strato, ni jam tuŝis la festan etoson kun loka gusto. Plej impresas nin la stokitaj karboturoj antaǔ kortopordoj. Informite, ni scias, ke oni nomas ĝin kiel stoki "Wanghuo-n" (flamon). "Wanghuo-n" oni ekfajrigis en la festa tago, kaj ĝi eble flamas tra nokto aǔ kelkajn tagojn. Legende, Fajrdio Zhu Rong donis fajron al la mondo. Por adori la praulon, oni ĉiujare flamigas fajron ĉe la Lanterna Festo por esti benita, ke la vivo prosperu kiel flamanta fajro. Ju pli alta estas la stokita karboturo kaj forta la flamanta fajro, des pli floranta estas la vivo. Tiel formiĝis la Wanghuo-kulturo. Estro de la kultura buroo de Zuoquan-gubernio sinjoro Wang Jianjun rememoris:

"Mi memoris, ke en mia infaneco, mia avino eble kribris la flamiĝintan karbocindron por eltrovi grajnojn. Se la kribritaj grajnoj estas maizo, do ni plantas maizon tiujare, se estas rizo, ni plantas rizon, …… kreskinte, mi scias, ke la eltrovitaj grajnoj estas anticipe metitaj en karbocindron… …"

La ludo nepre enhavas la bondeziron bone rikoltiĝi. Kontraste, la flagrantaj lampoj pendantaj sur pordoj kaj fenestroj de ĉiuj familioj des pli briligas la stratojn, kaj pliigis la festan etoson. La apartaj pordaj pendaĵoj buntkoloraj kun bonaǔguraj vortoj ornamas la tutan urbeton. En Zuoquan, ni dronas en aligusta festoetoso tute diferenca de tiu en norda Ĉinio.

Se "Wanghuo" fajrigas la koran varmon por soleni la Lanternan Feston, la aktorado de popolkantoj kaj Xiaohuaxi vigligas la amuzan vivon en la festo.

Zuoquan-popolkantoj aperis jam frue en Sudaj kaj Nordaj Dinastioj(420--589),cirkulantaj en Taihang-montaro, akse de Zuoquan. Sinjoro Wang Jianjun konigis

"Zuoquan-popolkantoj fontis de popolanoj, de ilia vivo, de ilia laborado. La popolkantoj estas melodie variaj kaj tekste dialektaj, folklore nuancaj sen ia ajn polurado. Lokaj kantantoj povis kanti kian ajn je la vido. Inter ili Kaihuadiao estas aparte menciinda."

Kaihuadiao signifas arion "floranta". En la ario, ĉio povas flori, ne nur floroj, sed ankaǔ ŝtono, balailo, vitro, riglilo… tute floras en Kaihuadiao. Floroj estas belaj, floranta estas beleco. Zuoquan-popolkantoj ja per "flori" esprimas ĉason al beleco. Kaihuadiao estas melodie belsona, arie vigla, ritme rapida kaj guste freŝa, plena de densa vilaĝa gusto.

Julie en 2006, Zuoquan-popolkanto "Kaihuadiao" enlistis en kategorion de ĉinaj unuaj nematerialaj kulturaj heredaĵoj. Tial Zuoquan estis nomumita kiel "hejmloko de ĉinaj popolanaj artoj". La plej konata melodio de Kaihuadiao titoliĝas "Ruĝas la persikaj floroj kaj blankas la abrikotfloroj"

Nedispartigebla kun la popolkantoj estas Xiaohuaxi. Xiaohuaxi

laǔvorte signifas floro-opereton, estas kantdanco kun loka gusto, kaj nepra aktorado en kia ajn solenaĵo. La aktoroj loke kreskintaj bele dancas kaj arie kantas, svingante la papiliajn ventumilojn. SinjoroWang konigis

"Xiaohuaxi sin karakterizas per tritaktaj piedpaŝoj kaj svingado de papiliaj faldventumiloj, estas ĝemelo de popolkantoj. Kun la kantoj kaj la dancoj nia festo plispektaklis."

En la jaro 2009, Sinjoro Wang Jianjun gvidis la ensemblon de Zuoquan-xiaohuaxi partopreni en internacia arta festivalo okazinta en Turkio. Ekaperinte sur scenejo, la aktorado jam okulkonfuzis la okcidentan rigardon. Li diris:

"Kompare kun la pasia kaj malkaŝema danco de okcidento, nia Xiaohuaxi ŝajnas pli milda, pli ampleksa, kaj estas plena de orienta ĉarmeco. Ne imageble estas ŝatata de ties urbanoj."

Sinjoro Wang Jianjun konigis, ke por protekti kaj heredi la nematerialan kulturan heredaĵon, la gubenio investis 1,5 milionoj da juanoj. Ili faris DVD por veteranaj kantistoj, ke ili heredigu la originajn popolkantojn, kaj enkondukis popolkantojn kaj Xiaohuaxi en elementajn lernejojn. Pasia, sinjoro Wang mem kantis:

Nun Zuoquan estas bazo de Ĉina Konservatorio por kultivi eksterlernejajn artistojn. Dum la junia popolkanta festivalo, benitaj zuoquan-anoj feliĉe ĝuas prezentadon de studentoj el la aǔtoritata konservatorio kaj kontraste, Zuoquan-gubernio donas lokan artan aktoradon, ambaǔ kune fariĝas arta festeno en la jarmezo.

Fine ni apercu Zuoquan-popolkanto "Karulino Faras Lavadon ĉe la Rivero". Kantas Shi Zhanming, estinta ŝafisto de Zuoquan:

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin