Monta Feriejo kaj Ĝiaj Ĉirkaŭaj Temploj en Chengde

(GMT+08:00) 2016-02-29 17:31:17     Redaktoro:Pluveta


La Monta Feriejo en Chengde estis la somera palaco por la imperiestra familio de la dinastio Qing. Ĝi troviĝas en la provinco Hebei kaj estis konstruita inter 1703 kaj 1792. Ĝi estas granda arkitektura komplekso konsistanta el multaj palacoj kaj konstruaĵoj por pritrakto de politikaj aferoj kaj okazigo de ceremonioj. Ĝi estas ankaŭ belega loko, kie la temploj kaj imperiestraj ĝardenoj en diversaj stiloj kaj iliaj ĉirkaŭaj lagoj, herbejoj kaj arbaroj estas delikate kombinitaj. Krom la estetika valoro, ankaŭ multe da raraj restaĵoj de la lasta feŭda dinastio de Ĉinio estas bone konservataj en la feriejo.

Enkonduko:

La Monta Feriejo en Chengde, konata ankaŭ kiel la "Restadejo de Rehe", situas en la longa kaj mallarĝa valo norde de la urbo Chengde de la provinco Hebei en norda Ĉinio kaj kovras 584 hektarojn. La konstruo de la feriejo komenciĝis en 1703 kaj estis ĉesigita inter 1723 kaj 1736. La konstruo rekomenciĝis en 1741, la sesa jaro de la regado de imperiestro Qianlong, kaj estis aldonitaj 36 pitoreskaj vidaĵoj de Qianlong kaj la eksteraj ok temploj. La konstruo de la feriejo daŭris ĉirkaŭ 90 jarojn de la ora tempo de la dinastio Qing. Multaj kompetentaj arkitekturaj laboristoj kaj majstroj partoprenis en la konstruado. En la 50a jaro de sia regado imperiestro Kangxi persone skribis la nomon de la feriejo sur la supron de la Pordego de Meridiano. La monta feriejo konsistas el du regionoj, la palaca regiono kaj la pitoreska regiono.

La palaca regiono estas en la suda parto de la feriejo. Tie estas multaj bone dezajnitaj konstruaĵoj, kaj la tuta regiono aspektas kiel eta "Malpermesita Urbo". Ĝi havas kvar arkitekturajn kompleksojn, la Ĉefa Palaco, la Palaco de Pino kaj Gruo, la palaco Wan He Song Feng kaj la Orienta Palaco. La Ĉefa Palaco estis la loko, kie la imperiestro pritraktis politikajn aferojn, ripozis kaj okazigis gravajn ceremoniojn. La pino kaj gruo signifas longvivecon en la ĉina kulturo. La Palaco de Pino kaj Gruo en la regperiodo de imperiestro Qianlong estis loĝejo de la imperiestra patrino. La palaco Wan He Song Feng estis la oficejo kaj kabineto de la imperiestro. Ĝi troviĝas inter la palaca regiono kaj la lago kaj tre similas al la Ĝardeno de Harmoniaj Interesoj en la Somera Palaco. La orienta palaco troviĝanta en la plej orienta parto de la regiono estis ejo, kie la imperiestro faris festenojn kaj celebrojn. Tamen ĝi estis detruita dum milito.

Norde de la palaco Wan Sui Zhao Fang estas sep konstruaĵoj kaj du salonoj, kaj tiu arkitektura komplekso estas nomata la Palaco de Nebulkovrita Lago. Ili estis dormoĉambroj por la imperiestroj en la feriejo. Imperiestro Kangxi iam diris, ke la feriejo estas alta kaj malvarmeta kaj ĉirkaŭata de verdaj krestoj kaj kvietaj lagoj, tial ĝi refreŝigas lin. Poste, li nomis ĝin la Palaco de Nebulkovrita Lago. Ĝi estas la unua el la 36 pitoreskaj vidaĵoj de Kangxi en la feriejo.

La Kvar-Konscia Kabineto estis originale nomata "Yi Qing Kuang". Ĝi estis loko por ripozo kaj vest-ŝanĝo de la imperiestro kaj ankaŭ loko, kie la imperiestro akceptis siajn konfidatojn kaj gvidantojn de etnaj minoritatoj. La kvar-konscio signifas "konscii la mildecon, firmecon, esprimadon kaj kaŝadon" kaj estas resumo de la feŭda politiko. Tie imperiestro Qianlong akceptis la Sesan Panĉen-Lamaon, kaj Wobaxi, ĉefon de la mongola tribo Tuerhute.

La pitoreska regiono havas tri partojn, la laga zono, la ebenaĵa zono kaj la monta zono. La laga zono troviĝas norde de la palaca regiono kaj prezentas la graciecon de sud-ĉiniaj lagoj kaj krudecon de la nord-ĉiniaj lagoj. La lag-grupo en la zono estas ĝenerale nomata "la lagoj Sai" kaj kovras 57 hektarojn. La tuta areo de ĉiuj insuloj kalkuliĝas al 28 hektaroj. La lagoj Sai origine enhavis naŭ lagojn kaj dek insulojn. La naŭ lagoj estis la Spegula Lago, Arĝenta Lago, Malsupra Lago, Supra Lago, Klara Lago, Ruyi-Lago, Interna lago, Longa Lago kaj Duonluna Lago. La dek insuloj konsistis el kvin grandaj kaj kvin malgrandaj insuloj. Ili estas kunligitaj per pontoj, kaj nun restas nur sep el la naŭ lagoj kaj ok el la dek insuloj.

La ebenaĵa zono situas oriente de la laga zono kaj kovras 53 hektarojn. Ĝi havas kvar pavilonojn en la suda parto laŭlonge de la lagbordo. Aliaj pitoreskaj vidaĵoj estas la Lemon-Korto, Ĝardeno de Printempa Pejzaĝo, Apudlaga Turo, Mil-arba Parko, Imperiestra Hipodromo, Yongyou-templo kaj Pagodo de Budhismaj Relikvoj. Laŭ mongolaj kutimoj, neniu konstruaĵo estis starigita en la Mil-arba Parko krom pluraj mongolaj tendoj. Imperiestro Qianlong ofte donis aŭdiencon al regantoj kaj religiaj gvidantoj de etnaj minoritatoj kaj okazigis subĉielajn festenojn en tiu ĉi parko. Okcidente kaj norde de la ebenaĵa zono estas la monta zono, kiu kovras 422 hektarojn – 80% de la totala areo de la feriejo. La krutaj montoj en tiu ĉi zono apartenas al la mont-sistemo Fengyunling branĉo de la montaro Yanshan. De nordo suden vi povas vidi kvar grandajn valojn en tiu ĉi zono. Dum la regperiodo de imperiestroj Kangxi kaj Qianlong, 40 turoj, pavilonoj, temploj kaj haloj estis konstruitaj en la monto, kaj ĉiuj estis ligitaj per vojetoj. La altaj montopintoj kiel naturaj baroj blokas la malvarman venton el la nordo kaj okcidento, kaj ili estas grava elemento, kiu influas la klimaton de la feriejo.

Por religie gajni subtenojn de la etnaj minoritatoj loĝantaj en Mongolio, Xinjiang, Tibeto kaj aliaj regionoj, la dinastio Qing konstruis 12 templojn de diversaj arkitekturaj stiloj ĉirkaŭ la monta feriejo. Ok el ili estis sub la rekta administro de la registaro Qing. Tial ili estis nomataj la eksteraj ok temploj. Arkitekture ili povas esti dividitaj en tri specojn de tibeta stilo, hana stilo kaj tibet-hana stilo. Tiuj temploj enhavas la arkitekturan kvintesencon de la hana, tibeta kaj aliaj etnogrupoj de Ĉinio kaj estas splendaj kaj majestaj.

Malsame ol aliaj imperiestraj feriejoj, la monta feriejo heredis kaj disvolvis la ĉinan tradician arkitekturan ideon "dezajno baziĝas sur la naturo kaj superas la naturon". La lok-elekto kaj ĝenerala dezajno de la feriejo estis bazitaj sur la naturaj terformoj, kaj la konstruo estis perfekte integrita kun la naturo. Samtempe, la norda kaj suda arkitekturaj sukoj de Ĉinio estis ensorbitaj en la feriejon. La feriejo estas brila mejloŝtono en la ĉina historio de ferieja konstruo kaj ankaŭ majstroverko de la ĉina klasika ferieja arkitekturo. Ĝi ĉiam estis laŭdata kiel la "Miniaturo de Terformoj de Ĉinio" kaj "Ekzemplo de Ĉinaj Klasikaj Feriejoj".

Valoro de Kultura Heredaĵo:

La Monta Feriejo kaj Ĝiaj Ĉirkaŭaj Temploj en Chengde fariĝis grava parto de la Monda Kultura Heredaĵo pro sia elstara universala valoro. La kialoj estas jenaj:

Unue, la feriejo havas riĉajn sociajn, politikajn kaj historiajn signifojn. Ĝi estis somera palaco konstruigita de imperiestroj de la dinastio Qing por la politika celo karesi etnajn minoritatojn en landlimaj regionoj kaj bonigi la rilatojn kun ili, kaj fortigi la unuecon de Ĉinio. Post kompletiĝo de la feriejo, imperiestroj de la dinastio Qing pasigis multe da tempo tie por pritrakti militajn kaj politikajn aferojn kaj akcepti politikajn kaj religiajn gvidantojn de la etnaj minoritatoj. La feriejo estis esence la dua politika centro de la dinastio Qing. La gravaj kulturaj restaĵoj kaj antikvaĵoj de serio da gravaj eventoj, kiuj okazis en la feriejo, fariĝis historiaj atestoj de la lasta feŭda dinastio de Ĉinio.

Due, la Monta Feriejo kaj Ĝiaj Ĉirkaŭaj Temploj estas tipa ekzemplo de perfekta kombinaĵo de la antikvaj imperiestraj palacoj kaj temploj. Ili estis konstruitaj en la lasta prospera periodo de la ĉina feŭda socio – la prospera erao de imperiestro Kangxi. La konstruo daŭris 89 jarojn, spertinte la regperiodojn de tri imperiestroj, kaj konsumis multe da homaj kaj materialaj resursoj. Ĝi estas majstroverko de la ĉina antikva arkitekturo de imperiestraj palacoj kaj temploj. Oni nomas la feriejon kaj la privatan ĝardenon la "du perfektaj ekzemploj en la konstruado de imperiestraj palacoj". La feriejo realigis perfektan kombinadon de palacoj kaj parkoj kaj la bonegan funkcian integriĝon de "pritrakto de politikaj aferoj" kaj "distrado". La temploj havas klarajn politikajn funkciojn.

Trie, la Monta Feriejo kaj Ĝiaj Ĉirkaŭaj Temploj reflektas la grandajn atingojn de la ĉina antikva arkitekturo.

La feriejo estas la ĉina plej granda komplekso de imperiestraj palacoj kaj temploj. Ĝi sorbis la kvintesencon de la ĉina antikva arkitekturo kaj estas arkitektura majstroverko. Ĝi heredis kaj disvolvis la ideon de la ĉina tradicia arkitekturo "dezajno baziĝas sur la naturo kaj superas la naturon" kaj kreeme adoptis diversajn materialojn kaj lertecojn. Ĝi fariĝis elstara reprezentanto de ĝardenoj de naturaj pejzaĝoj kaj arkitekturaj parkoj. Dum la konstruado ĝi heredis, disvolvis kaj kreeme adoptis diversajn arkitekturajn lertecojn kaj sorbis la kremon de famaj parkoj kaj temploj. Ĝia temo estis "sorbi ĉiujn uzeblajn avantaĝojn". Detale, la feriejo realigis la integriĝon de la suda kaj norda stiloj de la ĉina tradicia arkitekturo, kaj ĝi enhavas plejparton de la ĉinaj antikvaj konstruformoj. La feriejo prezentas eksterordinarajn lertecojn de la ĉinaj lignoframaj konstruaĵoj kaj reflektas perfektan integriĝon de lignaj konstruaĵoj kaj brikŝtonaj konstruaĵoj kaj de la hanaj konstruaĵoj kaj la etonominoritataj konstruaĵoj. Krome, ankaŭ la grandaj lertecoj de arkitektura dekoracio kaj budhaj statuoj estas videblaj en la feriejo. Tial la feriejo fariĝis mirindaĵo en la ĉina arkitektura historio.

Kvare, la Monta Feriejo kaj Ĝiaj Ĉirkaŭaj Temploj estas praktikaj materialoj de la mondo por koni la ĉinan kulturon.

La ĝardenoj kaj konstruaĵoj de la feriejo ne nur kreeme adoptis diversajn materialojn kaj lertecojn, sed ankaŭ sorbis la kvintesencon de la ĉina klasika filozofio, estetiko kaj literaturo. Tial ili estas portantoj de la ĉina kulturo.

Unuvorte, la sola vojo por ke tia arkitektura majstroverko kun elstara universala valoro pli efike ludu sian rolon estas enskribi ĝin en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj por ĝin protekti.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin