Qingdao signifas "blua insulo" en la ĉina. Origine ĝi estis la nomo de malgranda blua insulo for de la bordo de la Duoninsulo de Shandong-provinco, pli poste ĝi fariĝis la nomo de malgranda faŝista vilaĝo sur la bordo. Hodiaŭ Qingdao estas unu el la plej bonaj profund-akvaj havenoj de Ĉinio, somera feriejo kaj unu el la industriaj centroj.
La urbo kun loĝantaro de unu miliono kaj duono estas ĉirkaŭita de akvo triflanke, kun la Flava Maro en la sudo kaj oriento kaj granda golgo en la okcidento. Malvarmaj oceanaj fluoj de la nordo provizas la lokon per pli malvarmetaj temperaturoj en somero, ol normale trovelbaj en ĉi tiu latitudo. Oni ŝatas la urbon pro ties klara freŝa aero, la blua maro, la verdaj montetoj, la domoj kun ruĝtegolaj tegmentoj kaj la ĉie troveblaj floroj kaj arboj. La beleco de Qingdao troviĝas precipe sur la kvin-kilometraj strandoj kaj ĉirkaŭ nombro da golfetoj.
Ĝeto Qianhai, fakte erendaĵo de la ĉefvojo de la urbo, Bulvardo Zhongshan, estas multe ŝatata loko. Tiu ĉi cementa ĝeto estis konstruita en 1891 kaj servis kiel doko, antaŭ ol la nuna doko Dagang konstruiĝis. La ĝeto ekde tiam estis kekfoje plilarĝigita kaj renovigita, tiel ke ĝi hodiaŭ etendiĝas 440 metrojn maren. Duoncirkla moleo kaj okangula pavilono laŭ tradicia stilo aldoniĝis al la suda fino, kie troviĝas la maro preskaŭ ĉiuflanke. Se oni turnas sin al la bordo, oni vidas la ondojn plaŭdantajn kontraŭ la bordo kaj la urbon disterniĝintan sur la deklivoj de la monteto. Promenantoj en senĉesa fluo venas rigardi la tajdon, senti la humoron de la maro kaj ĝui la feinlandan etoson de la vesperoj, kiam miriado da steloj briletas kvazaŭ en komunikado kun la trembrilantaj urbaj lumoj. Fore sur la maro, la lampoj sur la buoj kaj boatoj kresas Laktan Vojon surtere.
Kaj en la mateno? Almenaŭ al la maro en la mateniĝo kaj vi renkontiĝos kun tute malsama mondo. Maljunuloj sin ekzercas per tajĝiĉŭan-o aŭ promenado sur la strando, tute ne zorgante pri la ruliĝantaj ondoj frapantaj sur la bordo, dum junuloj trotetas en la strato supre. La suno, kiu leviĝas proksimume je la sesa, brilegas en senkompara pompo.
Tuj oriente de la ĝeto estas la Parko Lusin, nomata laŭ la renoma verkisto kaj pensulo de la 1930-aj jaroj. Tie troviĝas zigzagaj montvojetoj kaj vido al la maro——perfekta loko por promenado. Oriente situas la akvario, la plej malnova en Ĉinio. Hodiaŭ ĝi servas kiel centro por esploroj kaj edukado, kie oni povas informiĝi pri apudbordaj marestaĵoj, riĉfontoj kaj marscienco pere de elektraj grafikaĵoj, modeloj kaj ekspoziciaĵoj. La akvario elmontras multajn vivajn ekspoziciaĵojn de raraj specioj.
Pli malproksime estas la bela blanka domo de la Naviga Klubo de Qingdao, la unua de la speco en Ĉinio. Miloj da junaj laboristoj kaj studentoj alvenas tien por studi navigadon kaj partopreni en konkursoj de remado, motorboatado, velado, plonĝado kaj signalado.
La strando men estas larĝa kun mola, fajna sablo. Ĝi milde kliniĝas malsupren kaj sunbano. Entute estas sep banstrandoj en Qingdao, ĉiu ekipita per duŝoj kaj kabanoj. La naĝsezono daŭras de julio ĝis seprembro. La akvo en aŭgusto havas mezan temperaturon de 24℃。 Ĉiusomere miloj alvenas al la marvordaj banejoj.
Qingdao fieras pri siaj pluraj parkoj kaj ĝardenoj. La Parko Zhongshan estas la plej granda, kun areo de okcent mil kvadratmetroj. Kvankam troviĝas ĉi tie pli ol tricent mil abroj de pli ol tricent specioj, la parko estas famkonata pro siaj persikarboj, tearbedoj kaj medicinaj herboj, kiuj kreskas en apartaj ĝardenoj. Dum plejparto de la jaro la parko estas envolvita en la dolĉa aromo de florantaj arboj kaj arbedoj. Sennombraj ĉerizarboj staras flanke de la bulvardo, kiu duigas la parkon de nordo al sudo. Ĉiujare, de la mezo de aprilo ĝis frua majo, kiam la ĉerizarboj pompe floras, la parko okazigas festivalon de art-ekspozicioj kaj prezentadoj.
Okcidente de la ĉerizarboj troviĝas ĝardeno de dolĉa osmanto kun tri altvaloraj varioj. Kiam la flora sezono alvenas en la mezo de aŭgusto, ĝia rava aromo ebriigas preterpasantojn.
La parko havas ankaŭ aliajn ĝardenojn kun herbecaj penioj, rozoj kaj aliaj floroj. Unu ĝardeno distingiĝas per pli ol kvincent diversaj specoj de plantaĵoj. La ĉarmo de la floroj allogas nekalkuleblajn vizitantojn en la flora sezono. Troviĝas ankaŭ multe da arboj ĉi tie. Inter ili estas antikva specio nomata metasekvojo, kiun oni antaŭe kredis malaperinta. En la 1940-aj jaroj, ĉinaj sciencistoj malkovris, ke la arbo ankoraŭ kreskas en Sichuan- kaj Hubei-provincoj. Ekde tiam ĝi vaste plantiĝis en Ĉinio. Parko Zhongshan en Qingdao havas centojn de tiuj arboj.
La suda parto de Qingdao laŭ la marbordo estas pitoreska kaj serena. Sub la ombro de pinoj kaj cipresoj situas elegantaj vilaoj, ĉiu kun sia propra stilo. La regiono antaŭe estis neenirebla por ordinaraj ĉinoj kaj rezervita por eksterlandaj burokratoj kaj kapitalistoj. Ekde 1949 ĝi fariĝis saniga ripozejo por la laboruloj kaj novaj sanatorioj kaj ripozdomoj estis konstruitaj. Hodiaŭ estas 18 sanatorioj kun kvarmil litoj, ĉiu ekipita per instalaĵoj por kuracado kaj resanigo.
Qingdao fieras pri siaj multaj specialaj produktaĵoj. La biero Qingdao ĝuas bonan reputacion en- kaj ekster- lande. Ĝi estas farita el hordeo, rizo, lupoloj kaj la fontoakvo de la monto Laoshan. La biero, kun travidebla, ora koloro kaj ŝaŭmo longa, matura kaj aroma, estas unu el la renomaj trinkaĵoj de Ĉinio. Aliaj famaj produktaĵoj estas blanka vino, minerala akvo kaj granito de Laoshan.
Hodiaŭ Qingdao estas ne nur bela ripozejo, sed ankaŭ burĝonanta industria urbo kun tradicia teksaĵa kaj malpeza industrioj, elektronikaj instrumentoj kaj mezuriloj.