"Hara Tatuo" furoras en Rusio

(GMT+08:00) 2016-04-13 09:05:56     Redaktoro:Xiong Linping

En la 4a de aprilo la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke antaŭ nelonge rusa virino publikigis en la socia retejo Instagram fotojn pri sia novstila harfasono: la haroj sur la malantaŭo de la kapo estis pritonditaj tiamaniere, ke sur ĝi montriĝu bildo de kata vizaĝo blue tinkturita. Tiu hararanĝo rapide vekis novan, tre ardan furoron en Interreto kaj ricevis jam 14 900 "laŭdodonojn".

Tiu mod-ondo tiel nomata "hara tatuo" disvastiĝas de la komenco de ĉi jaro. Multaj junaj furoruloj, kiam ili sin tondigas, ŝatas, ke sur iliaj kapoj aperu interesaj bildoj. Katichka, unu el tiuj homoj. Ŝi permesis al frizisto tinkturi ŝian hararon kaj duone blua kaj duone pinka, kaj poste tondi plata la hararon sur la malantaŭo de la kapo, kaj prifrizi la plate tonditan hararon kiel desegnaĵon de kata vizaĝo blue tinkturita.

Katichka havas 13 000 fanojn en Instagram. La harfasono alretigita de ŝi – oni nomas ĝin "hara tatuo" – jam estas tre furora. Ŝiaj fotoj estas multege plusenditaj, kaj multaj interesiĝas pri ŝia "fenomena hararanĝo".

Katichka, evidente, estas amanto de kato. Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi alŝutis siajn fotojn en kiuj ŝi kaj kato estas kune. Kaj tri tagojn antaŭe, kiam ŝi ankoraŭ ne havis tian haran fasonon, ŝi prezentis siajn fotojn, en kiuj "kolora kato" estas tatuita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin