Shangshung-kulturo aperos ekrane en dokumenta serio

(GMT+08:00) 2016-04-14 13:52:22     Redaktoro:Li Lu

La unua televida serio de dokumentaj filmoj pri la kulturo Shangshung, plej fonta tibeta kulturo, estis lanĉita en Pekino pasintjare. Ĉina Centra Televida Stacio, Ĉina Esperanta Eldonejo, Lasa-a Relikvaĵa Buroo kaj Pekina Yuanfang Investa Kompanio por Kulturo kaj Komunikado kune faros la serion, kaj okazigis gazetaran konferencon. La serio, laŭ la arkeologiaj arkivaĵoj, malvualigos la plej imponan kulturon en la antikveco en tutnova perspektivo.

Ĉeestis al la konferenco aŭtoritatoj, fakuloj kaj esploristoj. Prezidis la konferencon Li Renzhi, estrino de Ĉina Esperanta Eldonejo,kies alia nomo Eruda eble estas konata en Esperantujo. Ŝi konigis:

"Shangshung-kulturo fontis el la sankta monto Gangdiso, terene de ĉina Tibeto, antaŭ pli ol 4000 jaroj. Historie Shangshung verŝajnas pronomo de la kulturo de antikva Tibeto, sed fakte ĝi estis plej potenca regno tra la mezazio kaj la Qinghai-tibeta altebenaĵo antaŭ la leviĝo de la Tubo-dinastio (618—842). Shangshung situis ĉe la kruciĝo,kie interkomunikiĝis la kulturoj de la landoj laŭ la Silka Vojo, kaj el Shangshung eĉ fontis diversaj civilizacioj de la homaro."

Shangshung-kulturo estas indiĝenaĵo de Tibeto, konsistanta el medicino, arkitekturo, argumentado pri lernado, budhisma filozofio, astronomio kaj aliaj. Ĝi kristaliĝis el la saĝeco de la tibetaj prauloj vivintaj sur la altebenaĵo de Tibeto, kaj fariĝis nemankigebla parto en la vivo de tibetanoj.

Venis al la konferenco ankaŭ famaj filmistoj, kiuj donas favoron al la filmado de la serio. Inter ili iuj persone partoprenos en produktado de la dokumentaj filmoj. Kunlaboras por la serio ankaŭ la teamo el Ĉina Centra Televida Stacio por la programo Hejmloko, kies produktanto sinjoro Wang Jin prezentis:

"La programserio Hejmloko estas tiu por manifesti la kulturon de 'hejmoloko' kaj prezenti la lokan kulturan heredaĵon kaj ties ligitecon kun la daŭripova ekonomio. Shangshung estas hejmoloko de tibeta kulturo kaj ankaŭ de la homa civilizacio. Ĝi kaj posedas la valoron de historia dokumentado kaj havas la signifon orientigi. El la humaneca rigardo la serio rakontos la historietojn de la hejmloko kaj vekas la filozofian respektadon al niaj poeziaj hejmlokoj."

Wang Jin konigis, ke la teamo por la programo Hejmoloko konsistanta el la plej bonaj laborantoj, de la kuratoroj ĝis la aktoroj, por serĉi la radikon de la homa civilizacio, kaj la aliaj skipoj de la televizio jam ĵetas la atenton al la serio pri Shangshung, ili kune faros la esploradon kaj kontribuos plej majstran verkon, ĉar ili havas la fidon, ili havas la entuziasmon kaj plej grave ili posedas la nivelon.

Estro de Lasa-a Relikvaĵa Buroo kaj unu el la kuratoroj de la dokumenta serio sinjoro Phuntsok Wangdu konigis, ke Shangshung-kulturo jam estas unu el la protektataj civilizacioj en la kategorio de la mondaj kulturaj heredaĵoj. En Tibeto jam estas instituto por la esplorado kaj elvolviĝas diversaj aktivadoj por elfosi pli profundan signifon de Shangshung-kulturo. Li diris,

"Estas sendube, ke la tibeta kulturo fontita el antikva Shangshung, estas neapartigebla parto de la ĉina kulturo. El la arkeologia eltrovo, la ŝjangjong-a kulturo influis la tibetan socian vivon kaj kunfandiĝis kun la kulturoj de la mez- kaj sudazio. La ĉirilata laboro ja celas rekoni la kulturojn de diversaj nacioj. Ĉifoja kunlaborado de diversaj flankoj kreos bonan etoson en tibeta regiono kaj harmoniigos diversajn kulturojn."

La antikva Shangshung grande influas la socian evoluon ĉu en la kulturo ĉu en la religio. La Shangshungaj signoj troviĝas en periferiaj landoj eĉ pli proksimaj. Nun en Ĉinio la esplorado pri Shangshung-kulturo estis relative postrestis ol en okcidentaj landoj. Viglas la rilataj pristudadoj en Francio, Germanio, Norvegio, Britio, Italio, Rusio, Usono, Meksiko, Kanado, Japanio, Tajlando, Hindio, Nepalo, Butano, Tajlando ktp. Post miljara silento eksonos la antikva kulturo pere de la televida serio, kiu laŭ la historiaj relikvaĵoj, dokumentoj, objektoj kaj amaso da argumentaĵoj rakontos al la mondo la veran historion longe nekonatan sed kompakte ligantan kun ĉiuj vivantaj en nia epoko, tiel ke oni havu trafan rigardon al sia historio, al sia etno, al sia kulturo. .La reĝisorino Lin Hong kiu ĵus finis la filmon pri Tibeto, diris, ke ŝi estas dankema ekpreni la taskon kiel reĝisoro por la serio de la dokumentaj filmoj.

"Estas ĝojinde dividĝui la fruktojn alportitajn de Shangshung-kulturo. Antaŭ kvar jaroj, mi ekstudis pri la Ŝjangŝiong-kulturo. Mi trovis, ke ĝi estas vere florante prospera. Ĝi ĝojigas, purigas kaj sublimas la animon. Ni montros nian harmonian kulturon al la mondo"

Pekina Yuanfang Investa Kompanio por Kulturo kaj Komunikado estas unu el la kunlaborantoj por la televida serio. Ĝia reprezentanto sinjoro Zhao Jichang faris parolon kaj diris, ke estas feliĉe por la kompanio kapti la ŝancon komuniki la valoron de Ŝjangŝjang-kulturo. La kompanio klopodas por entrepreni la honoran kaj penigan kulturan projekton. Kaj al tiu solena tradicio heredita el la neĝmonto estiĝas cetere en si la admiro, saluto kaj adoro! Li deklaris:

"Kunlabori kun la teamo por la dokumenta serio estas la unua paŝo de la kompanio, sekve, nia kompanio investegos por fari televidan serion de 50 dramoj la Regno Shangshung, kiu estos spektakla festeno de filma kaj televida arto."

Estas atendinde.

Parolas en la konferenco ankaŭ aŭtoritatoj, profesoroj kaj specialistoj respektive el Minzu Universitato kaj aliaj institutoj, ili respondis la demandojn de ĵurnalistoj.

Sinjorino Eruda, la konferenca prezidantino, estas estro de Ĉina Esperanta Eldonejo – unu el la kunlaborantoj por la dokumenta serio. Ŝi de multaj jaroj ekstudis budhismon kaj lastatempe des pli okupiĝas pri Ŝjangŝiong-kulturo. Ŝi eĉ enkondukis Esperanton en unu el la doktrino ---Yungdrung-Bonpismon de Shangshung. Je la fino de la konferenco ŝi invitis faman tibetan kantiston Karang Dengdrug, kiu realtempe prezentu kanton, kaj malkaŝis, ke tiu ĉi estu la muzika direktanto de la televida serio kaj persone kantos por la serio.

Shangshung-kulturo kvazaŭ longa rivero eltorentus el la sankta monto Gangdiso. Ĝi trafluis la historion kaj alfluos al la estonteco ……

Lasu nin sekvi la dokumentan serion Shangshung kaj kune eniri en la sanktan monton, la pian kaj solenan teron, en la hejmolokon de la homa civilizacio el la malprosima antikveco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin