Milito kaj paco estas eternaj temoj tra la homara historio. Dum tre longa tempo de la homara historio milito estas rigardata kiel leĝa rimedo akiri teritorion. Tamen, de post la unua mondmilito, vizaĝe al la plenplene ruiniĝinta mondo kaj al la dolorege suferiĝintaj diversaj popoloj, oni komencis fari repensadon.
Sed, kiam la bruegoj de kanonpafoj de la unua mondmilito ankoraŭ ne malproksimiĝis, Germanio kaj Japanio, la faŝistaj landoj, jam senskrupule lanĉis agresan militon. Dum la agresa milito en Ĉinio Japanio kontraŭleĝe okupis ne nur insulojn de la Suda Ĉina Maro de Ĉinio, sed ankaŭ la insularojn Dongsha, Xisha kaj Nansha. La heroa rezistado de la ĉina popolo finfine superis la invadadon de Japanio, kaj per tio Ĉinio faris neforviŝeblan kontribuon al la venko de la kontraŭfaŝista milito en la mondo. Decembre de 1943 the Cairo Declaration solene deklaris, ke Japanio devas redoni la teritorion ŝtelprenitan de si mem al Ĉinio. Julie de 1945 the Potsdam Proclamation refoje ripetis, ke "la kondiĉoj de the Cairo Declaration devas esti plenumitaj." Oktobre de 1947 la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj oficiale validiĝis. Ĝis tiam fundamente formiĝis la internacia ordo post la milito kaj la aranĝo de la teritorioj.
La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj la postmilitaj internaciaj dokumentoj kunportas la belan deziron de la tuta homaro. Sed, bedaŭrinde, tiu bona ordo de tempo al tempo estas provokita kaj subfosita.
Ekde la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento Filipinoj kaj Vjetnamio postulas de Ĉinio teritorion de partaj insuloj en la Suda Ĉina Maro, kaj eĉ per perfortoj okupas kelkajn insulojn kaj rifojn de la Maro kiu apartenas al Ĉinio. Pro tio, ke Filipinoj kaj Vejtnamio kontraŭleĝe okupas insulojn kaj rifojn de la Maro kaj ŝanĝis la "situacion" de la Maro post la dua mondmilito, aperis la demando pri la Suda Ĉina maro.
Nun iuj landoj, por akiri simpation de la internacia komunumo, alivestis sin kiel "viktimojn". Kaj ili eĉ levis flagon de "internacia juro" kaj "akuzas" Ĉinion. Al tio Ĉinio kategorie ne cedas.