Konfuceo

(GMT+08:00) 2016-06-14 14:28:05     Redaktoro:Pluveta

 

En la historio de Ĉinio Konfuceo faris plej grandan kontribuon al la ĉina kulturo. Konfuceo naskiĝis en malriĉa familio en 551 antaŭ la kristana erao. Li vizitis multajn famajn instruistojn por serĉi sciojn, kaj poste li fondis la konfuceanan skolon.

Konfuceanismo donas atenton al bonedukiteco de homoj kaj emfazas la gravecon de harmoniaj rilatoj inter homoj. Konfuceo diris, ke ĉiuj devas respekti siajn parencojn de pli maljuna generacio, amikoj devas esti sinceraj kaj fidelaj unu al alia, kaj la regantoj devas sin dediĉi al la feliĉo de la popolo.

Konfuceo estis ankaŭ granda instruisto. Li rekomendis, ke ĉiu havu la rajton je edukado. Li vojaĝis al multaj regnoj por diskonigi siajn pensojn pri ŝtatregado. Li ne sukcesis, tamen li neniam rezignis sian idealon. Konfuceo estas spirita gvidanto de la ĉina nacio.

En la pasintaj pli ol 2 000 jaroj konfuceanismo influis Ĉinion kaj eĉ la mondon kaj fariĝis simbolo de la orienta kulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin