Sun Zi

(GMT+08:00) 2016-06-14 14:32:06     Redaktoro:Pluveta

En la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno en Ĉinio estis milita strategiisto nomata Sun Zi aŭ Sun Wu. Li verkis la libron La Militarto de Sunzi, kiu cirkulis dum 2 000 jaroj. Sun Zi opiniis, ke venko en milito estas bazita sur ekonomia kaj strategia konkurado.

Nur riĉa lando kun potenca popolo povas venki en milito, alie milito kaŭzos grandan damaĝon al la popolo. La ŝlosilo, kiu kondukas al la venko, estas serĉi informojn de la malamiko ĉiam kaj ĉie, bone koni la malamikon kiel sin mem, ŝanĝi siajn dispoziciojn laŭ la movoj de la malamiko en ĉiu momento. Tiel oni povas gajni la venkon. La plej granda venko estas subigi la malamikon sen uzo de armita forto.

Nuntempe la penso de Sun Zi ankoraŭ avertas homojn, ke paco estas la komuna celo de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin