Luno

(GMT+08:00) 2016-06-14 16:21:42     Redaktoro:Pluveta

Estas la luno iam plena, iam malplena. En Ĉinio estas multaj mitoj pri la luno.

Legendo diras, ke Chang'e, la edzino de Hou Yi, fariĝis feino, manĝinte eliksiron de la edzo, kaj flugis al la ĉielo. Ŝi vivis sola sur la luno kaj ŝin akompanis nur kuniklo. En Ĉinio estis la kutimo fari oferon al la luno. La plena luno simbolas rekuniĝon de familianoj. La luno vekas la sopiron de homoj al familianoj. Antikva ĉina poemo diras, "Kaplevo: brilan lunon mi rigardas,

Kapklino: naskvilaĝon mi memoras."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin