Luna kalendaro

(GMT+08:00) 2016-06-14 16:25:33     Redaktoro:Pluveta

La luna kalendaro estas tradicia ĉina kalendaro, ofte uzata por agrikulturo. Laŭ la luna kalendaro, lunarko aperas en la unua tago de ĉiu monato kaj la plena luno alvenas en la mezo de ĉiu monato. La ciklo longas ĉirkaŭ 30 tagojn. La luna kalendaro dividas la tutan jaron en 24 sunperiodojn laŭ malsamaj pozicioj de la suno. Ekzemple, Printempokomenco, la unua sunperiodo, atentigas homojn, ke alvenas la printempo. Insekt-vekiĝo signifas, ke kun varmiĝo de la vetero denove aktivas insektoj. Agrikulturaj plantoj vigle kreskas post la alveno de Somerkomenco. La vintro baldaŭ finiĝos post Malvarmego.

La tero finis unu rivoluon ĉirkaŭ la suno. Jaron post jaro homoj observas la misterojn de la naturo laŭ la luna kalendaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin