Kompaso

(GMT+08:00) 2016-06-14 16:27:37     Redaktoro:Pluveta

Kompaso indikas la nordon kaj la sudon. Ĝi estis inventita de ĉinoj antaŭ pli ol 2 000 jaroj.

La antikva kompaso estis kiel kulero kuŝanta sur glata telero. Kiam la kulero estas senmova, ĝia tenilo montras la sudon pro efiko de magneto. Poste ĉinoj uzis nadlon anstataŭ kuleron. La kompaso fariĝis pli facile portebla.

Antaŭ pli ol 600 jaroj, Zheng He, fama eŭnuko de la dinastio Ming, komandis ŝiparon al Sudorient-Azio kaj Hindia Oceano sep fojojn. Lia ŝiparo atingis la orientan marbordon de Afriko kaj la Ruĝan Maron per helpo de kompaso. La invento de kompaso malfermis novan eraon de monda navigado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin