Pulvo

(GMT+08:00) 2016-06-14 16:53:13     Redaktoro:Pluveta

Pulvo estas alia inventaĵo de Ĉinio. La invento estis tute hazarda. Antaŭ mil jaroj ĉinoj rimarkis dum preparado de medikamentoj, ke estas eksplodema pulvoro el miksaĵo de salpetro, sulfuro kaj lignokarbo en ia proporcio.

Tiu invento forte akcelis disvolvadon de militaj armiloj kaj naskis pafilojn. Antaŭ pli ol 600 jaroj en Ĉinio aperis primitiva kanono. La pafaĵoj estis elĵetitaj de la eksplodo de pulvo.

Nuntempe pulvo estas vaste uzata por produktado de fajraĵoj. En la inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj de 2008 sennombraj belegaj fajraĵoj eksplodis super la urbo kaj donis al homoj tute novan estetikan senton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin