Presado

(GMT+08:00) 2016-06-14 17:14:10     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ ĉirkaŭ 1 000 jaroj ĉina metiisto Bi Sheng, inventis presadon per moveblaj tipoj. La moveblaj komponantoj estas kuboj faritaj el argilo. Sur ĉiu kubo estas gravurita ideogramo. Tiuj kuboj estas kiel sigeliloj ofte uzataj de ĉinoj. La moveblaj tipoj estis laŭvole aranĝeblaj en vicoj por postulataj frazoj, kaj dum presado ili estis fiksitaj en fera kadro. Oni ŝmiris ilin per inko kaj sternis paperon sur ili, tiel la presaĵo estis pretigita.

La invento de Bi Sheng multe altigis la efikecon de presado, kaj transformis tradician transskribon en amasan presadon. Danke al presarto tekstoj kaj bildoj estis pli rapide disvastigitaj tra la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin