Tradicia ĉina pentraĵo

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:18:46     Redaktoro:Pluveta

Ruĝa, verda, nigra kaj blanka koloroj densaj aŭ palaj kaj ŝanĝiĝema tuĉado sur papero rivelas la sekreton de tradicia ĉina pentrado. Iloj kaj materialoj por tradicia ĉina pentrado ĝenerale estas peniko, inko, farboj, ŝjŭan-papero kaj maldika silko. La moleco de peniko, akvosorbeco de papero kaj nuancoj de farboj karakterizas tradician ĉinan pentraĵon.

Tradicia ĉina pentrado donas atenton al tuĉado kaj strekoj. Malsame ol la okcidenta olepentrado, tradicia ĉina pentrado ne serĉas tridimensian efekton nek sekvas realismon, ĉar ĉinoj rigardas pejzaĝojn en sia aparta maniero.

Ofte sur tradicia ĉina pentraĵo estas versoj. Tiuj, kiuj komprenas tradician ĉinan pentraĵon, pli bone komprenas la ĉinojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin