Fresko

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:20:37     Redaktoro:Pluveta

Fresko en Ĉinio datiĝas jam de pli ol dek mil jaroj. Homoj ĉizis siajn aktivecojn kaj naturajn pejzaĝojn sur apika roko.  

Fresko trovita en antikva tombo antaŭ pli ol 2 200 jaroj en Ĉinio montras kolorbrilajn kaj vivajn scenojn.

Legendo diras, ke en la antikveco estis pentristo, kaj drako pentrita de li sur muro estis ekstreme vivovera. La drako ekflugis, post kiam li pentris okulojn sur ĝi.

Religiaj freskoj rapide disvolviĝis, post kiam budhismo estis enkondukita en Ĉinion. Plej famaj estas freskoj en la Grotoj de Mogao en Dunhuang. Tiuj freskoj estas majstroverkoj faritaj de sennombraj artistoj en la pasintaj mil jaroj. Ili priskribas historiajn rakontojn kaj religiajn legendojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin