Danco

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:23:11     Redaktoro:Pluveta

Kvin mil jarojn antaŭe, sur argila ujo oni notis dancan scenon de ĉinoj. Tiutempuloj dancis okaze de oferado.

Antaŭ du mil jaroj, proksimume, estis imperiestra kromedzino, kiu kapablis danci sur pleto, kvazaŭ, je ekblovo, tuj forflugus kiel vento. En la historio registriĝis imperiestro: ĉiufoje, kiam li revenis triumfe, li lasis danci siajn soldatojn, por celebri la venkon. Tiu danco estis forta. Okaze de festo, rikolto, nupto ktp. oni dancis gaje.

Ĉinio estas lando miksloĝata de multaj etnoj, tie vi povas vidi abundon da dancoj. Danco pli proksimigas homojn al homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin