Muziko

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:25:21     Redaktoro:Pluveta

La ĉina muziko venis el la naturo. La sono de vento arbaron trablovanta, la pepo de birdo, kaj la bruo de akvofluo, ĉio ĉi tio inspiris la ĉinan muzikon.

Xun, blovinstrumento el argilo, povas eligi la sonon kvazaŭ de vento tra groto; osta fluto okmiljara jam imitis sonojn el la naturo.

Arkeologoj trovis, ke antaŭ du mil jaroj orkestro de aristokrata familio posedis cent dudek kvin instrumentojn, jen en grandega skalo.

La ĉina muziko nun abundas je tipoj. La nuna ĉina muziko ensorbis al si pli da modernaj elementoj, sed de klasikismo ĝis modernismo ĝi tamen neniam ŝanĝis sian naturan belon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin