Ĉina sonorilaro

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:27:49     Redaktoro:Pluveta

Inter la ĉinaj antikvaj muzikiloj la plej majesta kaj grandioza estas nenia alio krom sonorilaro. La sonorilaro aperis antaŭ tri mil kvin cent jaroj. Ĝi estis ludata ofte okaze de oferado, milito, kaj aliaj gravaj solenaĵoj. Ĝi simbolis nobelecon kaj potencon.

La sonorilaro konsistas el bronzaj sonoriloj malsamaj en grandeco. Oni batas ĝin per ligna martelo, tiel ke el ĝi eliĝas sonoj kiel el piano. Des pli mirinde, ke ĝi eligas du tonojn, se oni batas malsamajn lokojn de ĝi aparte.

Tiu ĉi kompleto estis trovita en antikva tombejo de regnestro. La trezoro terkovrita dum kelkmil jaroj finfine aperis antaŭ homoj. La fajne bela aspekto kaj la pura tembro konkretigas la saĝecon kaj evoluemon de la ĉinaj antikvuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin