Guĉino

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:29:51     Redaktoro:Pluveta

Antikvece iu ludis guĉinon, kiam, aŭskultinte ĝin, lignohakanto diris: "Sentiĝas en mi alta monto kaj rivero." La ludanto tre ĝojis, ĉar estis homo, kiu lin komprenis. Tiel ili fariĝis amikoj.

Ĝia korpo el ligno, la kordoj el silko; por la ludo necesas sidi en gracia medio, tiel ke temas pri reveno al la naturo. Guĉinludo povas pacigi la koron kaj purigi la animon. Por la ĉinoj guĉino estas enkorpiĝo de saĝeco, talento kaj sentimentaleco.

En 1977 la ĉina guĉina ario "Fluo", pere de la spacosondiloj,  "vojaĝantoj" la unua kaj la dua, flugis en la spacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin