Kaligrafio

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:32:16     Redaktoro:Pluveta

La ĉina kaligrafio, skribado per tuĉpeniko ĝenerale, estas arto.

Wang Xizhi, pli ol mil sescent jarojn antaŭe, diligente ekzercis sin en kaligrafado. En lageto li lavis sian tuĉpenikon tiom, ke la akvo nigriĝis. Poste li iĝis kaligrafo, la plej adorata en Ĉinio.

Tuĉpeniko, inko, papero, inkoplato,  estas elementaj iloj por kaligrafio. Kaligrafio emfazas la manieron teni penikon,  la angulon formitan el penikpinto kaj papero, kaj ankaŭ la strukturon de unuopa ideogramo kaj dispozicion de tuta kaligrafiaĵo.

Dum kelkmil jaroj kaligrafoj kreis multe da majstraj verkoj daŭre heredataj, unu el tiuj estas "Prefaco por Lanting" de Wang Xizhi. Povas diri, ke kaligrafio enhavas la estetikon kaj guston de ĉinaj kleruloj kaj filozofion pri la vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin