Tuĉpeniko

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:50:21     Redaktoro:Pluveta

Pli ol du mil jarojn antaŭe, unu generalo reveninta el ĉasado, inspirite de lepora vosto, de leporo detondis voston por enigi ĝin bambutuben. El tio la unua tuĉpeniko naskiĝis.

La bastoneto, farita el bambuo aŭ besta osto, kaj la penikokapo, ronda kaj pinta, tufigita el haroj de ŝafo, leporo aŭ lupo. Jen tuĉpeniko.

Inter ĉiuj skribiloj  plej molas nur tuĉpeniko, kio malfaciligas la skribadon. La skribado de ideogramoj per mola peniko konformas trafe al la filozofio de la Oriento.

La ĉinaj kleruloj skribas per tuĉpeniko por hardi la volon.

La naskiĝo de tuĉpeniko faris skribon arto, t.e. kaligrafio. Tuĉpeniko, same kiel amiko, kiu akompanas ĉinajn klerulojn apude, notas kaj atestas ilian klerecon kaj moralecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin