Pilgrimo al la Okcidento

(GMT+08:00) 2016-06-15 15:53:18     Redaktoro:Pluveta

 

Pilgrimo al la Okcidento estas la plej fama mirrakonto en Ĉinio. Ĝi formiĝis el peco de vera historio.

En sescent kvin estis monaĥo sub la nomo Xuanzang, kiu marŝis pli ol dek mil kilometrojn, tra severa dezerto, kaj atingis Hindion, por havi sutrojn. Sun Wukong, ĉefdisĉiplo de Xuanzang,  estas mirakla simio. Justa kaj kuraĝa, li scipovas sepdekdu-metamorfozon. En Pilgrimo al la Okcidento li estas vera heroo.  Male al tradiciaj herooj, Sun Wukong kuraĝas malobei, ĉasi liberecon. Lia kliŝo estas: "Mi, Lao Sun, venis!" Survoje al la sutropreno li venkas demonojn kaj monstrojn, kaj kune kun Zhu Bajie kaj Sha Seng helpas al Xuanzang fine atingi la Okcidenton kaj havi sutrojn.

La vojaĝo por la sutropreno ĝuste prezentas la memkulturadon de individuo. La rakonto de Pilgrimo al la Okcidento, kie oni senĉese superas sian memon kaj venkas malfacilaĵojn, ĉiam influas la ĉinojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin