Bambuo

(GMT+08:00) 2016-06-15 16:02:09     Redaktoro:Pluveta

Estas iu planto, kiu plejgrade rivelas altan aspiron de la ĉinaj kleruloj. Tiu ja estas bambuo.

La ĉinoj alte ŝatas la kvaliton de la bambuo: la rektan figuron kaj la neflekseblan karakteron. De la stango konstante kreskanta supren oni vidas altan spiriton; De la nefleksebla karaktero oni trovas firmecon. La ĉinaj kleruloj prenis bambuon kiel la neston de spirito, preferante manĝi sen viando, ol loĝi sen bambuo. Ĉie en la vivo de la ĉinoj troviĝas bambuoj.

En bambuaro vi povas senti ĝian naturan gracion kaj puran trankvilon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin