Drako

(GMT+08:00) 2016-06-15 16:06:45     Redaktoro:Pluveta

Malsame ol la drako de la Okcidento, la ĉina ne portas al si flugilojn, nek ŝprucigas fajron, ĝenerale. Ĝi, bonaŭgura besto, povas alporti favoran veteron.

En la antikveco drako ankaŭ estis simbolo de reĝeco. En la Imperiestra Palaco kaj la Somera Palaco videblas drakaj figuroj, potencaj kaj miraklaj. La popolo kultas la spiriton de drako, kalkulante drakon kiel simbolon de la ĉina nacio.

En Ĉinio al drako rilatas du solenaj festoj: drakodancado en la Lanterna Festo solenas la alvenon de printempo; boatkonkurso en la Drakboata Festo kaŭzas al la loko bruan spektaklon.

De jarmiloj, en la ĉina civilizacio, drako ĉiam estas totemo de granda forto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin