Fenikso

(GMT+08:00) 2016-06-15 16:09:43     Redaktoro:Pluveta

En legendo estas giganta bela mirbirdo, kiu, kun kvinkoloraj plumoj, kantas alloge, dancas gracie. Ĝin oni honoras reĝo de ĉiuj birdoj. Kiam ĝi aperas, en ĉio regas trankvilo kaj paco. Jen fenikso ĝi estas!

Ĉina antikva libro notas ke, post la subpremo de inundo far la prauloj, la regno faris ceremoniojn, kiam fenikso flirtis en muziko Sekve, ĝi estas konsiderata kiel birdo povanta inaŭguri bonŝancojn.

En Ĉinio ofte samtempe menciatas drako kaj fenikso. Drako, signo de vireco kaj braveco, dum fenikso, tiu de virineco kaj nobleco. En harmonio kaj beno, la legendo pri fenikso sin heredas tra generacioj interpopole.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin