Tajĝiĉuano

(GMT+08:00) 2016-06-15 16:15:10     Redaktoro:Pluveta

En tajĝiĉuano, kun filozofio el jino kaj jango, kaŝiĝas "streĉiteco kaj malstreĉiteco", "rapideco kaj malrapideco". La ĉinoj opinias, ke "streĉiteco" funkcias en "malstreĉiteco", "rapideco" en "malrapideco". Tajĝio, jen ariĝo de tiuj du specoj de energio.

La lukta principo de tajĝiĉuano estas akceli la fluon de energio enkorpe, kun rapideco kaj eksplodpovo. Senti la vivon,  la veran principon de "streĉiteco kaj malstreĉiteco" en la naturo, kaj akordiĝi kun la medio en la menso kaj korpo, tio estas la plej granda valoro de tajĝiĉuano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin