La tradicia ĉina medicino

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:40:12     Redaktoro:Pluveta

Ĝi, en Ĉinio, estas tradicia scienco pri kuraco kaj teorio pri teno de sano.

Rigardo, aŭskulto, demando, palpo  estas la metodoj de diagnozo, propraj al Ĉinio. Laŭ observo al koloro de lango, aŭskulto je forteco de parolfluo, demando pri vivkutimo kaj antecedentoj, palpo de pulso, kaj laŭ esploro pri kora batofteco, oni diagnozas kian malsanon.

Emo proksimiĝi al la naturo karakterizas kuracadon de la tradicia ĉina medicino. Masaĝo, je kiu terapiisto kuracas per la manoj. Iloj por skrapado kaj kupado troveblas ĉie en ĉiutaga vivo.

La ĉina herba medikamentaro venas el plantaĵoj; kaj prilaboritaj, kunmiksitaj en si, ili estas uzataj kontraŭ morboj.

Laŭ la tradicia ĉina medicino, la korpo funkcias kiel tuto; kiam la tuto ekvilibras en si, homo tiam ja sanas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin