La Printempa Festo

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:44:44     Redaktoro:Pluveta

La Printempa Festo estas la unua tago de la ĉina lunkalendaro.

Kiam proksimiĝas la Printempa Festo, ĉinoj estas tre okupitaj. Ili aĉetas varojn, purigas domojn, kuiras tradiciajn manĝaĵojn, algluas paperpecojn kun surskribita versoduo de la Printempa Festo kaj novjarajn bildojn. Por la festo la plej grava estas familia festeno en jarfina vespero. La ĉefa manĝaĵo estas ĝjaŭzi-o Ĝjaŭzi-o simbolas rekuniĝon kaj bonan aŭguron. Ĉiuj familianoj kolektiĝas kaj kune ĝuas familian tempon.

En la novjara tago ĉiuj kun novaj vestoj vizitas parencojn kaj salutas unu alian, kaj pliaĝuloj donacas monon al infanoj, esprimante bondezirojn. Oni vizitas foirojn kun folkloraj programoj en parkoj, donas prezentadon, kaj rigardas lanternojn. La celebrado daŭras ĉirkaŭ duonmonaton.

Tio estas la ĉina Printempa Festo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin