Qingming-Festo

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:46:33     Redaktoro:Pluveta

Qingming-Festo estas tago por oferado en Ĉinio.

La festo okazas en la 4a aŭ la 5a de aprilo ĉiujare. Tiutage oni vizitas tombojn de siaj parencoj. Laŭ antikvaj moroj oni metas oferaĵojn antaŭ tombo, kovras tombon per nova tero, kaj plantas freŝan salikbranĉon sur tombo por elvoki la memoron pri la forpasinto.

La fama pentraĵo Ĉerivera Sceno en Qingming-Festo antaŭ 900 jaroj prezentas tiaman prosperon kaj morojn de la festo. Homoj surĉevale rajdis aŭ portis objektojn per vektoj sur la revena vojo el tombejoj.

Nuntempe Qingming-Festo jam fariĝis leĝa ferio de Ĉinio. La moroj iom ŝanĝiĝis, tamen en tiu tago oni ankoraŭ esprimas siajn tristajn pensojn pri forpasintoj en malsamaj manieroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin