Drakboata Festo

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:48:21     Redaktoro:Pluveta

En antikva Ĉinio estis granda poeto nomata Qu Yuan. Li ne povis elteni la invadon de fremduloj al lia patrolando kaj sin dronigis en riveron.  Lokanoj boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron kaj ĵetis zongzi-ojn, manĝaĵojn faritajn el glueca rizo envolvita en bambuajn foliojn, en la riveron por deturni de lia korpo la atenton de fiŝoj. Poste en tiu tago oni remas en boatoj kaj faras zongzi-ojn por konsoli lian animon, kaj iom post iom formiĝis la kutimoj de remkonkurso kaj manĝado de zongzi-oj en tiu tago.

Laŭ antikvaj moroj, tiutage oni pendigas sur la fronta pordo drogherbojn por preventi malsanon kaj forpeli malbonon. En iuj lokoj oni trinkas realgaran vinon kaj infanoj portas parfumsaketojn.

Nuntempe familianoj renkontiĝas en Drakboata Festo. Oni celebras tiun tradician feston ankaŭ en aliaj manieroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin