Qixi-Festo

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:50:16     Redaktoro:Pluveta

Qixi-Festo, konata ankaŭ kiel la ĉina Valentena Tago, okazas en la 7a tago de la sepa lunkalendara monato.

Estas romantika amrakonto pri la festo. Feino nomata Zhinu enamiĝis al bovpaŝtisto dum sia vojaĝo al la tero. Zhinu decidis resti sur la tero kaj vivi ordinaran, sed feliĉan vivon kun bovpaŝtisto. Tamen amo inter ordinara homo kaj feino estis malpermesita. Ili estis punitaj de la ĉielo kaj transformitaj en la konstelaciojn Bovisto kaj Teksistino sur la du flankoj de la Lakta Vojo. Ili rigardas unu la alian trans la Lakta Vojo kaj ne povas renkontiĝi. La ĉielo permesis al ili renkontiĝi ĉiujare nur en la 7a tago de la sepa lunkalendara monato.  Tiutage sennombraj pigoj konsistigas ponton super la Lakta Vojo por ilia renkontiĝo.

Qixi estas la plej romantika inter la ĉinaj tradiciaj festoj. Ĉinoj revokas memorojn pri fidela amo kaj deziras feliĉon en tiu tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin