La Aŭtunmeza Festo

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:52:10     Redaktoro:Pluveta

La Aŭtunmeza Festo estas tago de familia rekuniĝo en Ĉinio Ĝi estas festata en la 15a tago de la oka monato de la ĉina lunkalendaro, kiam la luno estas plena sur la ĉielo.

En tiu tago oni manĝas rondan kukon, nomatan lunkuko. Ĉiuj familianoj kune sidantaj manĝas lunkukojn kaj freŝajn fruktojn kaj admiras belan plenlunon. Homoj, kiuj ne povas reveni hejmen, rigardas la plenan lunon kaj sopiras al siaj familianoj. Ĉinoj tra la tuta mondo kunhavas la saman tradicion. Antikva ĉina poemo diras, ke la brila luno leviĝas sur la maro, kaj ĉiuj homoj ĝuas la saman momenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin