Akvoverŝa Festo

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:54:11     Redaktoro:Pluveta

En Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, estas la taja etnogrupo. Ili havas grandiozan feston, nomatan la Akvoverŝa Festo

Ekde la mateno de la festo elegante vestitaj homoj kantas, dancas kaj verŝas akvon unu al alia. Ne koleru, se vi estas tute malsekigita, ĉar tio estas bondeziro. Ju pli multe vi estos surverŝita, des pli sana kaj feliĉa vi estos en la nova jaro Se knabo ricevas delikatan saketon el knabino, tio signifas, ke ŝi enamiĝis al li. La Akvoverŝa Festo estas rigardata kiel la Valentena Tago de la tajoj.

Ĝi fariĝis parto de kulturo en Yunnan-provinco. Ne nur la tajoj, sed ankaŭ turistoj partoprenas en tiu ekscita festado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin