Bestosignoj de la Ĉina Zodiako

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:55:49     Redaktoro:Pluveta

Eŭropanoj havas 12 konstelaciojn, dum ĉinoj havas 12 bestosignojn, kiuj konsistigas 12-jaran ciklon de la ĉina zodiako.  La 12 bestoj alterne deĵoras, kaj ĉiu servas por unu jaro.

Ĉinoj opinias, ke homoj naskitaj en iu jaro havas trajton de la deĵoranta besto. Musoj estas saĝaj, kaj bovoj diligentaj. Tigroj estas kuraĝaj, kaj kunikloj singardemaj. Drakoj estas riĉaj kaj respektindaj, kaj serpentoj romantikaj. Ĉevaloj estas rapidaj, kaj ŝafoj sinceraj. Simioj estas lertaj kaj flekseblaj, kaj kokoj estas belaj. Hundoj estas lojalaj, kaj porkoj afablaj.

Ĉu vi scias, kiun bestosignon vi havas laŭ la ĉina zodiako?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin