Leondanco

(GMT+08:00) 2016-06-21 16:59:35     Redaktoro:Pluveta

Hej, ĵus mi dancis leondancon. Ĝi estas tradicia ĉina popola arto.

En Ĉinio leono estas la simbolo de kuraĝo kaj bona aŭguro. Homoj dancas leondancon en festaj tagoj por forpeli misfortunon kaj preĝi por feliĉa vivo.

Estas du dancistoj, unu skuas la kapon kaj la alia svingas la voston. Ili faras diversajn movojn en perfekta kunlaboro.

Mi tenas la kapon. Estas tre lacige. Sed pli laciga estas la sekva prezentado.  

La leondancistoj devas esti fundamente trejnitaj en la ĉina tradicia luktarto, kaj tiel ili kapablas plenumi tre malfacilajn movojn.

Nun leondanco estas populara ne nur en Ĉinio, sed ĉie, kie estas ĉinoj. Iru por rigardi, se ĉinoj dancas leondancon en via lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin