Domdio

(GMT+08:00) 2016-06-21 17:01:23     Redaktoro:Pluveta

En Ĉinio oni gluas bildojn de domdio sur la frontan pordon por forpeli malbonajn spiritojn kaj preĝi por paco.

Legendo diras, ke iu imperiestro estis obsedita de demonoj. Du generaloj gardis lin ĉiunokte, tiel ke li povis ekdormi. La imperiestro ordonis al pentristo portreti la du generalojn kaj glui iliajn portretojn sur la pordon. Poste la demonoj malaperis.

Oni preĝas, ke la herooj gardos ilin kontraŭ malbono. Bildoj de domdio signifas la komencon de la nova jaro. Domdio gardas la hejmojn de ĉinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin