Geedziĝa ceremonio

(GMT+08:00) 2016-06-21 17:17:09     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ du mil aŭ tri mil jaroj la geedziĝa ceremonio de ĉinoj okazis ofte ĉe vesperiĝo. La ceremonio estis solena kaj eleganta.

Nuntempe la geedziĝa ceremonio havas multajn formojn kaj estas pli spektakla Ĉinio estas lando kun multaj etnaj grupoj. Ĉiu etna grupo havas siajn morojn de geedziĝo.

Nuntempe por la geedziĝo oni ofte algluas la ideografiaĵon "喜", kiu signifas feliĉon, kaj aranĝas bankedon.  La novedzino estas plej bele vestita en tiu tago. Ŝi devas porti almezuritajn vestojn, inkluzive de manĉurina robo kaj geedziĝa robo en la okcidenta stilo.  

La novaj geedzoj interŝanĝas ringojn simbolantajn solenan promeson. Ili tiel plenumas la geedziĝan ceremonion, unu el la plej gravaj ceremonioj dum la vivo, kun bondeziroj de parencoj kaj amikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin