Hongniang

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:00:34     Redaktoro:Pluveta

En Ĉinio Hongniang estas sinonimo de svatantino. Tio fontas el antikva amrakonto.  

Iu klerulo enamiĝis al filino de riĉa familio. Tamen la patrino de la knabino oponis ilian amon. La knabino havis saĝan servistinon, nomatan Hongniang. Hongniang persvadis la patrinon konsenti pri ilia amo, kaj fine ili geedziĝis.

Multaj ĉinaj literaturaj kaj operaj verkoj priskribas la rakonton de Hongniang. Ankaŭ en la reala vivo multaj homoj fervore agas kiel Hongniang. Ĉar ĉinoj kredas, ke tiuj, kiuj alportas feliĉon al aliaj, sentas plezuron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin