Krizantemo

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:02:15     Redaktoro:Pluveta

En Ĉinio krizantemo simbolas elegantecon kaj rafinitecon, ĉar ĝi disfloras en malfrua aŭtuno spite al malvarmo. Antikvaj ĉinaj kleruloj ŝatis kaj prikantis ĝin pro ĝia beleco kaj donis al ĝi noblan kaj firman karakteron.  

Krizantemo havas alian signifon en la reala vivo. Ĝi estas uzata por esprimi tristajn pensojn pri forpasintoj.

Krome, ĝi estas uzata por prepari trinkaĵon, vinon kaj manĝaĵon.  En Ĉinio ĉiujare okazas ekspozicioj de krizantemo. Krizantemo disfloras en vintro, kiam aliaj floroj velkas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin