Ĝŭangjŭan-o

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:06:01     Redaktoro:Pluveta

Se vi revenus al antikva Ĉinio kaj demandus iun klerulon, kio estas lia plej granda revo, Li eble respondus, ke li volas fariĝi ĝŭangjŭan-o, la titolo ricevita de tiu, kiu gajnis la unuan lokon en la plej alta imperia ekzameno.

 En antikva Ĉinio, se vi volus akiri registaran oficon, vi devus unue prezentiĝi antaŭ la imepria ekzameno. La ekzameno dividita en kelkajn stadiojn estis tre malfacila. La sukcesintoj en palaca ekzameno, la lasta ekzameno, estis aprobitaj de la imperiestro mem. Klerulo, kiu gajnis la unuan lokon en la lasta ekzameno, estis titolita kiel ĝŭangĵuan-o. Se vi estus elektita kiel ĝŭangĵuan-o, vi trovos grandan favoron ĉe la imperiestro kaj parados kun ruĝa robo kaj sur fortika ĉevalo tra la urbo.  Ĝŭangjŭan-o estis elito de la kleruloj.

La imperia ekzameno estis nuligita antaŭ multaj jaroj, tamen ĉinoj ankoraŭ ŝatas nomi plej eminentan personon sur iu kampo ĝŭangjŭan-o. La antikva proverbo diras, ke ĉiu metio havas sian ĝŭangjŭan-on.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin