Pekino

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:08:02     Redaktoro:Pluveta

La urba aranĝo de Pekino formiĝis en la 15a jarcento.  La urbo estis simetrie konstruita laŭ la Imperiestra Palaco kiel la centro. La akso longa je 7,7 kilometroj estas la centro de Pekino.

En Pekino estas grandiozaj konstruaĵoj, kiaj estas la Imperiestra Palaco, la Ĉiela Templo kaj la Granda Muro, riĉaj popolaj artoj, inkluzive de Pekina Opero,  kaj ankaŭ multaj tradiciaj manĝaĵoj, kiel ekzemple kandizitaj kratagberoj sur bastoneto, rostita anaso kaj nudeloj servataj kun fritita densa sojo.

La Olimpikoj sukcese okazis en Pekino en 2008. Pekino konservas sian tradicion kaj estas pli malferma.

Pekino bonvenigas vin!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin