La Granda Muro

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:09:26     Redaktoro:Pluveta

En Ĉinio troviĝas longa murego nomata la Granda Muro. La Granda Muro longa je pli ol 10 mil lioj estis konstruita de ĉinoj en pli ol 2 000 jaroj. En la antikveco, kiam observantoj trovis invadantojn, torĉo estis ekbruligita sur gvatturo, kaj la mesaĝo estis tiel transigita de gvatturoj unu post alia.

Ĉinoj konstruis la Grandan Muron por protekti nacian pacon. Ili deziris ŝirmi sian teritorion per la longa murego kaj ne intencis invadi aliajn.

Ĝi estas ne nur murego, sed ankaŭ unu el la plej grandaj arkitekturaj verkoj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin