La Imperiestra Palaco

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:10:58     Redaktoro:Pluveta

Ĉina mito diras, ke imperiestro en la ĉielo havas sian palacon kun 10 mil ĉambroj. Tial imperiestro en la reala mondo konstruigis palacon kun 9 999 ĉambroj kaj duono por esprimi sian respekton al la ĉiela imperiestro.

Antaŭ 600 jaroj, 100 mil metiistoj komencis konstrui tiun monde plej grandan imperiestran palacon. Ili uzis entute 100 milionojn da brikoj kaj 200 milionojn da tegoloj. Malhele ruĝaj muroj kaj orkoloraj glazuritaj tegoloj estas okulfrapaj trajtoj de la palaco.

Nun la Imperiestra Palaco estas malfermita al la publiko, Ĉiuj vizitantoj povas rememori la splendecon kaj gloron de la antikva imperio en la iama imperiestra hejmo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin