La Ĉiela Templo

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:12:41     Redaktoro:Pluveta

En la Ĉiela Templo ĉinaj imperiestroj faris oferon al la ĉielo.  

La Ĉiela Templo estis konstruita en Pekino en 1420. Tie imperiestroj preĝis, ke la elementoj estu favoraj, la lando prosperu kaj la popolo estu en paco.

Antikvaj ĉinoj kredis, ke la ĉielo estas ronda kaj la tero kvadrata. La altaro kaj ĉambrego estas rondaj konstruaĵoj kaj simbolas la ĉielon. Dum la suda ĉirkaŭmuro estas kvadrata kaj simbolas la teron. La Ĉiela Templo reflektas la respekton de ĉinoj al la ĉielo. La bluaj glazuritaj tegoloj de la Imperiestra Ĉiel-Volbo simbolas la ĉielon. La Rond-Teramasa Altaro, konstruita laŭ la cifero "naŭ" kaj ĝiaj obloj, simbolas infiniton. La Ĉiela Templo kovras la areon de pli ol 2,7 milionoj da kvadrataj metroj.  Ĝi montras la imponecon de antikva ĉina imperiestra familio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin