Argilaj Figuroj de Soldatoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:16:08     Redaktoro:Pluveta

Iuj diris, ke vi neniam estis en Ĉinio, se vi ne vizitis la argilajn figurojn de soldatoj kaj ĉevaloj.

La argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj, troviĝantaj en la urbo Xi`an, estas kolekto da tombaj trezoroj de Qin Shi Huang, la unua imperiestro de la dinastio Qin. Ili estis faritaj de pli ol centmil homoj dum jardekoj antaŭ 2 000 jaroj. La argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj kopiis la potencan armeon de Qin Shi Huang, kiu konkeris kaj unuigis ses regnojn. Ĉiu argila soldato aspektas same kiel la reala. La vizaĝtrajtoj kaj harlinioj estis skulptitaj laŭ reala homo. Ili havas malsamajn mienojn. Ankaŭ la argilaj ĉaroj kaj ĉevaloj estas grandaj same kiel la realaj.

La armeo estas grandioza kaj tre vivovera. Se vi vizitos la argilajn figurojn de soldatoj kaj ĉevaloj, vi sentos la gloran epokon de la dinastio Qin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin