La Okcidenta Lago

(GMT+08:00) 2016-06-22 15:08:10     Redaktoro:Pluveta

La Okcidenta Lago troviĝas en Hangzhou, ĉefurbo de la orienta ĉina provinco Zhejiang, konata kiel paradizo sur la tero.

Legendo diras, ke drako kaj fenikso sur la ĉielo poluris perlon, kaj ĝi hazarde falis sur la teron kaj fariĝis la Okcidenta Lago. Iuj ĉinaj dramoj priskribas la amrakonton inter feino kaj ordinara viro, kiu okazis apud la Okcidenta Lago. La ĉielo oponis ilian amon kaj malliberigis la feinon en pagodo. La pagodo, nomata Leifeng-turo, estas populara vidindaĵo ĉe la Okcidenta Lago.

La pitoreska Okcidenta Lago estas ĉirkaŭata de belaj pejzaĝoj, kiaj estas Tri Lagetoj Spegulantaj la Lunon, Vinfarejo kaj Lotus-Lageto en Somero kaj la Digvojo Su. La Okcidenta Lago kiel fama turisma loko estas perfekta kombinado de artefaritaj kaj naturaj pejzaĝoj. Ĝi estas kiel tradicia ĉina pentraĵo.

La Okcidenta Lago estas ofte komparata kun Xi Shi, plej bela virino en antikva Ĉinio. Fama poeto Su Shi diris, "Mi volas kompari la Okcidentan Lagon kun Xi Shi. Ĉarma ŝi estas ĉiam, ĉu peze ŝminkita, ĉu simple vestita."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin