La Tri Gorĝoj

(GMT+08:00) 2016-06-22 15:19:11     Redaktoro:Pluveta

Estas tri danĝeraj interkrutejoj sur Jangzio. Ili estas nomataj la Tri Gorĝoj

La Tri Gorĝoj longas 192 kilometrojn. Ambaŭflanke de la Tri Gorĝoj estas montpintoj altaj je pli ol mil metroj. Dum boatvojaĝo tra la Tri Gorĝoj vi sentos torentan fluon de la rivero kaj vidos verdajn arbojn kaj antikvajn konstruaĵojn sur krutaĵoj de la du flankoj. Tio estas animstreĉa kaj plezura sperto.

La ĉefparto de la Akvoutiliga Projekto de la Tri Gorĝoj sur Jangzio estis finkonstruita en 2006. La digo havas la funkciojn regi inundon kaj produkti elektron. La Akvoutiliga Projekto de la Tri Gorĝoj sur Jangzio estas la plej granda hidroelektra centralo en la mondo.

Jangzio estas ofte komparata kun jado, kaj la Tri Gorĝoj estas brila perlo sur la jado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin