La Irigacia Sistemo Dujiangyan

(GMT+08:00) 2016-06-22 15:21:10     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ pli ol 2 200 jaroj iu ŝtatfunkciulo en la provinco Sichuan rimarkis, ke tie ofte okazas inundo en la pluva sezono, tamen la akvorezervo ne sufiĉas dum la seka sezono. Tial, li konstruigis digon kun speciala strukturo ĉe montpasejo surbaze de topografio de la rivero Minjiang kaj sen ia ajn damaĝo al la medio. La digo estas Dujiangyan

Dujiangyan havas la funkciojn konduki akvon, defluigi inundon kaj reguligi sedimenton. Danke al la digo en la regiono ne okazas plu inundo dum la pluva sezono kaj la akvorezervo estas sufiĉa dum la seka sezono. Dujiangyan funkciis jam pli ol 2 200 jarojn. Nun ĝi estas ankoraŭ normale uzata kaj sendifekta eĉ post la 8-magnituda tertremo en 2008.

Dujiangyan estas enkorpigo de la ideo de harmonio inter la homoj kaj la naturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin