Taishan-monto

(GMT+08:00) 2016-06-22 15:22:57     Redaktoro:Pluveta

Ĉina mito rakontas, ke estis dio nomata Pan Gu, kiu kreis la ĉielon kaj la teron. La mito diras, ke la kapo de Pan Gu transformiĝis en Taishan-monton, tial Taishan estas nomata la kapo de la kvin sanktaj montoj en Ĉinio.

Taishan-monto troviĝanta en la orienta ĉina provinco Shandong atestis la ĉinan historion por miloj da jaroj. Ĉinaj antikvuloj kredis, ke Taishan-monto estas sankta monto, kiu povas komunikiĝi kun la ĉielo. Pro tio antikva ĉina imperiestro konstruigis altarojn sur la monto por preĝi, ke la lando estu prospera kaj la popolo vivu en paco.  

Vi spertos veran krutecon, kiam vi surgrimpos la pinton de Taishan-monto Taishan-monto estas kiel staranta ŝtuparo. La meza vojo rekte kondukas al la montopinto. Miloj da ŝtupoj supreniras laŭ la kruta monto. Dum la grimpado vi povas vidi krutajn montokreskojn kaj verdajn arbojn. Sur la montopinto vi vidos mirindan pejzaĝon de sunleviĝo kaj nubomaro

En 1987 Taishan-monto estis enlistigita de Unesko kiel la unua Monda Natura kaj Kultura Heredaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin