Dunhuang

(GMT+08:00) 2016-06-22 15:25:50     Redaktoro:Pluveta

Dunhuang estas oazo en la dezerto en okcidenta Ĉinio. Ĝi estis grava stacio de komercaj interŝanĝoj inter la oriento kaj la okcidento sur la Silka Vojo ekde la dua jarcento antaŭ la kristana erao.

Laŭ legendo, en la jaro 366, bonzo, nomata Le Zun, pasis tra Dunhuang kaj subite vidis milojn da oraj lumoj, kvazaŭ sennombraj budhoj, sur monto.  Poste li dungis metiistojn elĉizi grotojn en la apika roko kaj skulpti statuojn de budhoj por kulto. Tio estas la vaste konata Grotaro de Mogao en Dunhuang.

La Grotaro de Mogao longas 1 600 metrojn. Nun estas 492 grotoj kun 45 000 kvadrataj metroj da freskoj kaj pli ol 2 100 kolorigitaj statuoj de budhoj. La Grotaro de Mogao konstruita en 1 500 jaroj reflektas la disvolviĝon de budhisma arto en Ĉinio.

Dunhuang estas magia loko, kie naturaj mirindaĵoj kaj antikvaj artoj reciproke sin plibeligas. Nun Dunhuang estas konsiderata kiel unu el la plej vizitindaj lokoj en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin